Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | hungara popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Hej, haj, gyöngyvirág |
MIDI | hej_haj_roz_diant.mid |
Hej, haj, roz’, diant’
Margareto kaj lekant’
Freŝa origina.
Se ĝardenon irus mi,
Viajn florojn ŝirus mi,
/:Renoviĝus koro!./
Hej, haj, roz’, diant’,
Violeto kaj lekant’
Haj, lavendofloro!
Se ĝardene restus mi,
Ĝardenisto estus mi,
/:Tuj mi iĝus sana.:/