Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
---|---|
MIDI | hejkurucamik.mid |
Hej kuruc amik', kara kamarad'!
Decas al bravul' gaja sintenad'!
Estu drinko, estu danco, festa festenad'
Ĝi ne groŝojn, sed talerojn kostos, kamarad'
Kara ne estas nia sango flu'
Du tri groŝoj nur ĝia taga lu',
For la monon, poste fluu nia sango plu
Por patrujo, unu, inter malamikoj du.