Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hejmo_inter_la_euxkaliptoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Hejmo inter la eŭkaliptoj

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIhejmo_inter_la_euxkaliptoj.mid

Teksto

Nu mi vojaĝis tra la mondo dufoje aŭ eĉ pli.
En ĉiu fora lando la pejzaĝon ĝuis mi.
Sed se amik' demandos “Kie estas Utopi'?”,
Respondos mi sen paŭz'.

Refreno

Min plaĉas eŭkaliptoloko,
Kun frukto bosko,
Kun ŝaf' aŭ du, kaj kanguru',
Verand' ĉe l'domofront',
Sennuba horizont',
kaj malnova luloseĝ'.

Ĉi tie estas ĉiovendejo en preskaŭ ĉiu strat',
Grandega industrio kun moderna aparat';
Sed morgaŭ mi tiaĵojn interŝanĝus sen debat'
Por ridobirda1) vok'.

Nu, iuj vivas ĉirkaŭitaj de alta palisar',
Aŭ loĝas sub la grundo, aŭ proksime al la mar',
Sed mi preferas domon en la Aŭstrali-arbar',
Kun melopepobed'.

1)
Kukaburo
hejmo_inter_la_euxkaliptoj.1303509648.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)