Uzantaj iloj

Retejaj iloj


heredo_de_la_post-milit

Heredo De La Post-Milit´

TekstoRafael Milhomem
MuzikoRafael Milhomem
E-tekstoRafael Milhomem
KantasbaRok' (nuntempa nomo BaRok' Projekto), kantisto Leo Yanes

Teksto

Kiu vidas tiun ruinon
Tiun senarbarigon
Neniam imagas
Kiel estis bela loko
Pluraj birdoj flugis libere
Brutoj kuŝis sur la greso
Feliĉa mi estis vere
Mi loĝadis en paca ejo

Refreno:

Triste mia animo ploras
Mankas la bonaĵoj de la viv´
Sola ĉi tie mi restas
Heredo de la post-milit´

Karulajn voĉojn mi neniam aŭdis
Sed en liaj mensoj mia mieno loĝas
Sopiro al tempo rezistis
Estas ĉagreno al anim´
Sen hejmo, nek famili´
Tamen, kun freneza dezir´
Mi volas miajn karulojn renkonti
Do mi povas dormi.

Refreno


Personoj kiujn mi plej ŝatas
Mi timas neniam revidi
Sola ĉi tie mi restas
Heredo de la post-milit´

Eksteraj ligoj

heredo_de_la_post-milit.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)