Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_de_danko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Himno de danko

Teksto & MuzikoHarrison HILL

Kredeble, ĝi estis komponita okaze de la morto de L. L. Zamenhof

Teksto

Majstro, ne mortis vi,
nur velkis korpo via;
venis l' anim' el Di',
kaj ĝi restadas nia,
ni fidu do al Li.
la Forto vera, dia.

Dio inspiris vin
per saĝo pacienca,
Li do inspiru nin
per Sia fort' potenca,
por ke ni sekvu vin
al vero la esenca.

Ĉio ja, kion vi
pro beno al homaro
zorge elpensis: ĝi,
kun ĉiu ajn bonfaro
postvivas vin en ni,
la via kolegaro.

Nun dankos Dion ni
el plej profunda koro,
ho! kara Majstro vi,
pro via vivlaboro:
ĝis en Ciono(*) ni
revidos vin en gloro.

Muzikfolioj

  • Originala ĥoraranĝo; atentu, ke la eldonisto ŝanĝis Ciono(*) al Eterno, cele al pli universala religieco
himno_de_danko.1250157274.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)