Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | A. NOVIKOV |
---|---|
Teksto | L. OŜANIN |
MIDI | himnodejunularo.mid |
Juna gento de l’ mondo,
kiu revas pri vivo en pac’,
por feliĉa estonto
luktu kontraŭ milita minac’.
Sur la maro, sur tero
nin firmigas espero,
ke junularo, en solidaro
marŝas sur nova voj’.
Limojn rompas, ne rekonas
nia kant’, juna kant’ nova kant’!
De ĉi kanto ehe sonas
mia land’, via land’, ĉiu land’.
Dum tuta ter’ revas
kun ni nun pri la liber’,
tra la mondo venke flugas
nia kant’, juna kant’, nova kant’!