Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_de_junularo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Himno de junularo

MuzikoA. NOVIKOV
TekstoL. OŜANIN
MIDIhimnodejunularo.mid

Teksto

Juna gento de l’ mondo,
kiu revas pri vivo en pac’,
por feliĉa estonto
luktu kontraŭ milita minac’!

Sur la maro, sur tero
nin firmigas espero,
ke junularo, en solidaro
marŝas sur nova voj’.

Refreno:
Limojn rompas, ne rekonas
nia kant’, juna kant’ nova kant’!
De ĉi kanto ehe sonas
mia land’, via land’, ĉiu land’.

Dum tuta ter’ revas
kun ni nun pri la liber’,
tra la mondo venke flugas
nia kant’, juna kant’, nova kant’!

Teksto-2

MuzikoA. Novikov
TekstoL. Oŝanin
TradukoJ. Miŝin kaj G. Gusev
MIDIhimnodejunularo.mid

Versio, aperinta en la papera kantaro “Eternaj kantoj” en Bulgario en 1985.

Junularo diversgenta,
revas ni pri la paco sur Ter'.
En la jar' ŝtormoventa
luktas ni por feliĉa liber'.

Sur la tero kaj maro
aŭdu min, junularo,
ĉiu junaĝa donu la manon,
venu al ni amik'!

Refreno:
Kantas kanton amikecan junular',
junular', junular',
ne forvelkos nia kanto dum miljar', dum miljar'!

Ŝtala tondro milita
ĉiam sonas en nia memor',
sango kune verŝita
amikecon sigelis en kor'.

Do, honestas anime,
kune marŝu sentime,
bono popola,
hela morgaŭo
estas en nia man'!

Refreno:
En la koroj kun ardo
ni ripetas la ĵuron de l' jun',
nia sankta standardo
de homrajtoj leviĝas al sun'.

Ree nigra minaco
fosas tombon al paco.
Luktu honesto,
kontraŭ tempesto,
kontraŭ milita flam'!

himno_de_junularo.1309427009.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)