Uzantaj iloj

Retejaj iloj


himno_de_la_paco

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Himno de la paco

MuzikoVáclav KOLSKÝ
Esperanta tekstoJan FILIP

Teksto

Sub la verda flag´ ni preĝas Vin,
ho, eterna estro de la mondoj.
Donu, ke la pac´ etendu sin
sur la tero, eĉ sur maraj ondoj.

Refreno:
/: Glor´ al Dio, paco al homar´,
estu sur la ter´ dum ĉiu jar´. :/

Ni penegas, ke la tuthomar´
jam interpaciĝu, trankviliĝu.
Malaperu la malama bar´,
ĉiuj homoj la fratar´ fariĝu.

Benu nian pacan penon, Di´,
ĉar vi estas mem boneco ama.
Certe ja deziras ankaŭ vi ,
ke en mond´ estiĝu pac´ ĉiama.

Stelo de la paco, de l´ esper´
sur la verda flago nia estas.
Brilu ĝi sur tuta nia ter´,
kiu ĝis nun en batalo restas.

Nia kolegaro, penu ni ,
ke sub nia flag´ tutmond´ stariĝu,
ke la paca monda harmoni´
kun la ben´ de Di´efektiviĝu.

{kanto, litero_h}

himno_de_la_paco.1425486989.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)