Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hiphopo_epopeo

Hiphopa Epopeo

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasLa Pafklik

Teksto

(karaokeo preciza)

“Kara infanojn, nun la rakonto:
la vera aventuro de la Pafklik”
“jeeeeeeeeea!”

Trankvile sidante je dorso de elefanto
Tre agrable promenadi tra nia Esperanto
Jen la duopo pli forta ol armeo de tataro
Platana Jones, serĉado de “La Kristala vortaro”
Fama vortaro kie troviĝas perfektaj oraj rimoj
Denove viktimoj, temas pri nova repa krimo
Ĉu pretas vi por iri al novaj horizontoj?
kaj nun trapasi la miridan verdan monton
Etaj simioj saltas de unu ĝis alia arbo
Pro serpentoj ni multfoje elprenis niajn sabrojn
Sed post tri monatoj da vojaĝo senhalte
Ni venas al sekto de la du sinrigardantaj “E”
Bedaŭrinde Elefanto puŝas statuon de Grabovski
Ve rompas ĝin, nun sektanoj volas min boksi

Al serĉado de la perfektaj oraj rimoj
(Jen, jen, jen, jen venas)
Kristala vortaro por venontan repaj krimoj
(Jen, jen, jen, jen ve~, venas)
Elefante ĝis la hindujaj landlimoj
(Jen, jen, jen, jen, jen, jen venas
- L~a vera aventuro de la Pafklik)

For en miriga ekzotika land’
Trezoro kaŝiĝas ĉe la tenebra rand’
Ni iras serĉi plene de aventurem’
La Kristalan Vortaron en danĝera ekstrem’
Post rapida lernado de la loka dialekto
Oni nin diras kie kuniĝas la sekto
Kaj landano bonvolas montrigi nin
La vojon tra la valo de la eterna nokto
Sub luna lum’ ŝtelistoj forprenas niajn mapojn
Nun por trovi direkton ni uzu niajn kapojn
Natura instinkto renkontigas al ni virinon
Plene da misteroj en templa ruino
Ĉarme ŝi gvidas min arbaren ĝis
La eniro de la kristalejo ĉe palis'
Sed mi ekfalas pro ŝia venena kis'
Ekatakas min kaŝita komplic'

(Lia animo estos makulita de sango - mi avertas vin)

Al serĉado de la perfektaj oraj rimoj
(Jen, jen, jen, jen venas)
Kristala vortaro por venontan repaj krimoj
(Jen, jen, jen, jen ve~, venas)
Elefante ĝis la hindujaj landlimoj
(Je..~..~..~..~.., jen venas -
La~.., la~.., la~..,
la vera aventuro de la Pafklik)

Ene allogita pro belega knabin' kiel feo
Sed Aga Hari trompas nin per ŝia Teo
Kio enas la trinkaĵo? “sukera veneno…”
Tro malfrue nun fluas tra nia vejno
Mi konscias vane ke mi estis intrigita
Ekfalas ni je la veko: ŝnur-ligita
Kaptitaj kune en kruela draka kripto
Sed per dikfingro kapablas fajrilon kapti
Kaj ligojn bruligi, nun povas ni eskapi
Tra eta koridoro, kaŝas nin dum nia forkapto
Saltado al sekreta sankta salono ene jen ĝi
Tuj ni kaptas ĝin kaj forkuras kun energi'
Tiele ekas de La Pafklik la fek vera histori'

Hiphopa kompilo -la fek vera histori
- volumo unu jes ja…., jes, ja….

Al serĉado de la perfektaj oraj rimoj
(Jen, jen, jen, jen venas)
Kristala vortaro por venontan repaj krimoj
(Jen, jen, jen, jen ve~, venas)
Elefante ĝis la hindujaj landlimoj
(Je..~..~..~..~.., jen venas -
La~.., la~.., la~.., la vera aventuro de la Pafklik)

hiphopo_epopeo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)