Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_katenoj_vi_katenoj

Ho katenoj, vi katenoj

Muzikorusa popolkanto: Volgo
Esperanta tekstode STEFAN
Tipotraduko

Teksto

Jen leviĝas hela suno,
Jen subiras hela sun'…
En malliberej' senlumo
Por la frat' mi sidas nun.

Ho, vi korvo, korvo nigra,
Ĉu atendas min nest'?
De l’ malliberej' formigru
Vi al via alta nest'!…

Vi fantome profetkriu
Laŭte ĝis la mondorand'
Al ekspluatataj kapoj
Pri la fin' de l’ burĝa band'.

Vi de l’ sango rusta fero
De l' malliberul' fratin'
Forte volas mi liberon
Sed katen' turmentas min.

Ho, vi muroj, muroj grizaj,
Venos ja oktobra ond'…
Jam laborularo disa
Unuiĝas en tutmond'!

ho_katenoj_vi_katenoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)