Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_ke_nur_dio_amu_nin

Ho, ke nur dio amu nin

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloAby nás Pán Bůh miloval
MIDIho_ke_nur_dio_amu_nin.mid

Teksto

Ho, ke nur Dio amu nin, amu nin,
pekojn pardonu en la fin', en la fin'.
Ni preĝas Dion, petante tion,
ah, ke nur Dio amu nin, amu nin.

Ho, kia la plugad' sen plugil' kaj sen rad',
ho, kia la plugad' sen ĉevalet'?
Ĉi-tia pluglabor' — ja aminduma hor',
ja aminduma hor' sen la kiset'.

Nun oni kun obstin' al vidvo donas min,
al vidvo donas min, ne volas mi.
Koron al mortintin' li donis, al mi ĝin
ne donus, al mi ĝin ne donus li.

ho_ke_nur_dio_amu_nin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)