Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_normandi

Ho, Normandi'

Esperanta tekstoA.Ŝefer
Tipotraduko
Originala titoloMa Normandie
Originala tekstoFrédéric Bérat
MuzikoFrédéric Bérat

Teksto

Ho, ĉe l’ reven' de la printempo
post vintra frost' kaj malvarmec'
en mia bela, franca lando
la suno brilas en helec'.
Ho, kiam ĉio reverdiĝas,
la hirundar' al Normandi'
revenas, — dum mi malĝojiĝas,
naskiĝolando kara, nur pro vi!

Mi konas Svislandeton belan
kun ĝia neĝomontĉenar',
en Italuj' ĉielon bluan,
Venizon kun la gondolar'.
Sed vidis landon mi nenie
similan al la Normandi';
feliĉa mi nur estas tie
en vi, naskiĝolando, nur en vi!

En ĉiun vivon venas horo,
en kiu ĉesas la revad';
bezonas tiam ĉiu koro
konsolon per la memorad'.
Se ĉesos mia kantinspiro,
mi venos tuj, ho Normandi',
al vi pro mia korsopiro,
Naskiĝolando kara estas vi!

ho_normandi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)