Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_pastistoj_betlehemaj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho paŝtistoj Betlehemaj

Originala titoloLes anges dans nos campagnes
Originala tekstoTraditional French carol; Ad 207
Esperanta tekstoMontagu Christie Butler
Tipotraduko

Temas pri Kristnaska kvarvoĉa kanto tradicia, kantata de Vicente Valdés Bejarano “Ĉente” el Aguaskalientes, Meksiko

.

Teksto

1. Ho paŝtistoj Betlehemaj!
Diru, al ni kion vidis vi?
Kiam venis la anĝelo,
kion tiam diris li?
Glo---------------ro, Dio en l' altaĵo!
Glo---------------ro, Dio en l' altaĵo!

2. „Vidis ni en fojna trogo —
laŭ la diro de l’ anĝel’ —
Jesueton, homan bebon,
tamen, Reĝon de ĉiel’.
Glo---------------ro, Dio en l' altaĵo!
Glo---------------ro, Dio en l' altaĵo!

3. Tiam himnis anĝelaro
ĝojan kanton de esper’:
„Glor’ al Dio en la alto,
paco al la tuta ter’.”
Glo---------------ro, Dio en l' altaĵo!
Glo---------------ro, Dio en l' altaĵo!

4. Ho paŝtistoj! ni vin dankas.
Ni adoru Lin kun vi.
Al Jesuo, Reĝ’ de Gloro,
same laŭdu ankaŭ ni.
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!

Originala teksto

Les anges dans nos campagnes
Ont entonné l'hymne des cieŭ,
Et l'écho de nos montagnes
Redit ce chant mélodieŭ
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!

Bergers, pour qui cette fête ?
Quel est l'objet de tous ces chants ?
Quel vainqueur, quelle conquête
Mérite ces cris triomphants :
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!

Ils annoncent la naissance
Du libérateur d'Israël
Et pleins de reconnaissance
Chantent en ce jour solennel :
Glo---------------ria in excelsis Deo!
Glo---------------ria in excelsis De-o!

ho_pastistoj_betlehemaj.1605979851.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)