Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_resaluton_kara_betulin

Ho Resaluton Kara Betulin

Teksto kaj muziko de Andrej OBREZKOV

Teksto

Ho, resaluton, kara betulin'!
Jen estas mi, ĝuanta vin brakumi
Kaj rememori tempon kiam juna
Mi la unuan fojon premis vin.

Vi ne þanĝiĝis de ĉi fora temp'.
Ja vivon havas vi sufiĉe longan.
Kaj mi ekhavis sperton por apogo,
Kaj restis fore de la viv' printemp'.

Sed tiu sento, kiun donis vi,
Varmigas min ĝis nun kaj donas fortojn.
De vi mi scias - arboj kvazaŭ homoj
Soifas same pri amplena viv'.

Adiaŭ, arbo. Do, revenu mi
Al bosko kun aliaj vivoleĝoj.
Kunprenas mia koro vian preĝon.
Mi vin memoros, kara amikin'.

ho_resaluton_kara_betulin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)