Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_sankta_nokto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho sankta nokto!

Originala titoloOh, Holy Night / Cantique de Noël
MuzikoAdolphe Adam
Originala tekstoPlacide Cappeau
Esperanta tekstoRos' Haruo (1989)
Tipotraduko

.

Teksto

1. Ho sankta nokto! La steloj brilas hele:
La nokto de la Jesua naskiĝ'!
Longe pro pekoj suferis ni kruele,
Ĝis per Jesuo nin trafis feliĉ'.
Espera vibro ĝojigas la animon:
Aŭroras luma, glora nov-maten'!

Ek! al genu'! aŭskultu anĝel-himnon;
Ho nokto de Dio, nokto de la Krist-alven',
Ho nokto, sankta nokto ja de Di'!

2. Venas ni gvide de fido radianta
Kun ardaj koroj al kripa la rand'.
Tiel per lumo de stelo brilianta
Saĝuloj venis el orient-land'.
La Reĝo Reĝa jen kuŝis en stalaĉo,
Amiko al ni en kia ajn problem'…

Ek! al genu'! aŭskultu anĝel-himnon;
Ho nokto de Dio, nokto de la Krist-alven',
Ho nokto, sankta nokto ja de Di'!

3. Vere en amo li montris al ni savon:
Am' estas leĝo; la cel' estas pac'.
Ĉenojn li rompos, fratigos al ni sklavon,
Kaj subpremadon li venkos per grac'.
Ni kantas al li do ĝoje dankajn himnojn;
Elkore laŭdu ni al lia nom':

Ek! al genu'! aŭskultu anĝel-himnon;
Ho nokto de Dio, nokto de la Krist-alven',
Ho nokto, sankta nokto ja de Di'!

4.Noktmeza hor', la horo de soleno,
En kiu Dio descendis al ter',
Por viŝi for la pekon de Edeno,
Ke ĉesu de l' Patro Dia koler'.
Espera vibro la lacan mondon ravas:
Savanto venos kiel la aŭror'.

Ek al genu'! Ĉar jen Jesuo savas!
Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Jen Kristo, Redemptor';
Ho ĝoj'! Ho ĝoj'! Jen Kristo, Redemptor'!

Teksto

ho_sankta_nokto.1605992605.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)