Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ho_trajnkaravan

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ho trajnkaravan'

Esperanta tekstoRogier Huurman kaj Gunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto
Originala plenumoJason Crest

Origina titolo de la kanto: “Waterloo Road”, pli konata kiel “Les Champs Élysées” de Joe Dassin.

La VIPoj preparis tiun tekston dum la Junulara E-Semajno (JES) 2014/15 en Weißwasser (Germanujo), kie ili prezentis ĝin dum la internacia vespero.

Teksto

En maten' vekiĝas ni, kuniĝas jen en la staci'.
La dorsoj plenaj je pakaĵ', granda ŝtopaĵ.
En trajno eĉ ne unu hor, ni devas jam eliri for.
Unua ŝanĝo kun sukces', ankoraŭ dek ses.

Refreno:

Ho trajnkaravan'!
Ho trajnkaravan'!
En la vintro, en somer', de frumaten' ĝis la vesper'
En eta trajno ĉien ajn per trajnkaravan'

Malalta estas la kotiz', pagu ĝin al organiz'
en eŭroj, steloj, iel ajn, kontante en trajn'.
Venas kontrolisto nun, minacas nin per alta pun'.
Biletojn havas la person' en sekva vagon'.

Refreno:

Ankoraŭ horo ĝis la cel', venis tempo por botel'.
Plenigu vin per alkohol', laŭ via vol'.
Du horoj nur da malfruiĝ', ni venas al la renkontiĝ'.
Brakumado kun la rest', preta por fest'.

Refreno:
Refreno:

ho_trajnkaravan.1446642185.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)