Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hodiaux_demandis_vi

Hodiaux Demandis Vi

Teksto

Hodiaŭ demandis vi kial mi kantas
Pro kio mi ludas gitaron
Kaj nokte pro tio ni verkas penante
trovi la veron amaran.

Mi ĝuste ne scias mia amata
Pro kio mi faras tion
Sed ŝajnas al mi kiam mi kantas
Mi interparolas kun iu.

ESTRIBILLO?

Kaj la gitaro vi eble scias
Estas por mi amiko
Ĝi bone komprenas fingrojn miajn
Kaj de animo, muzikon.

Hodiaŭ demandis vi kial mi vagas
Pro kio ne sidas mi hejme
Sed eble mi mem tre multe pagus
Por ke mi tion komprenu.

ESTRIBILLO?

Ĉu estus pli bone se hejme mi sidus
En granda, komforta fotelo
Sed lerni la vivon laŭ libroj solidaj
Ne eblas mia anĝelo.

Hodiaŭ demandis vi kion mi volas
De l` vivo atendas mi kion?
Nur resti libera kaj ne esti sole
Eviti enuon matino.

Nur esti libera kaj ne esti sola
Eviti enuon matino

hodiaux_demandis_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)