Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iamo_longe_for

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La iamo longe for

TekstoR. Burns
E-tekstoR. Rossetti

Skota kanto. Dismonde famiĝis pro la legendo, laŭ kiu la orkestro de la ŝipo Titanic ludis la melodion de tiu ĉi kanto dum la droniĝo.

Teksto

La prakonatojn ĉu ni lasu velki en memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri la iamo longe for?

Refreno:

Iamo longe for, amik' (karulin' ), iamo longe for,
Kaj trinku en konkordo por la iamo longe for!

La kruĉojn do ni levu kaj salutu el la kor'
Ni rememoru pri la temp', la iamo longe for!

Do, jen la mano, kamarad'! Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro la iamo longe for'!

iamo_longe_for.1233351508.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)