Uzantaj iloj

Retejaj iloj


imagu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Enhavtabelo

Imagu

MuzikoJohn Lennon
Originala tekstoJohn Lennon

La kanto estis prezentita ĉe la inaŭgura festo en 2013 de la restaŭrita t.n. Stela Domo (sen ortanguloj) en la urbo Curitiba en Brazilio. Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Stela_Domo . Nomo de la kantistino estas nekonata.

IMAGU

Imagu dion sen ĉielo
Facilas tre, do provu plu
Infero sub ni ne ekzistus
Kaj supre nur ĉiela blu'
Imagu ĉiujn homojn
Vivantaj por tiu ĉi tag' a ha

Imagu teron sen landlimo
Ne estas pena fantazi'
Por kiu morti aŭ mortigi?
Forestus ankaŭ religi'
Imagu ĉiujn homojn
Vivantaj la vivon en pac' ju hu

Vi eble nomas min revulo
Sed mi ne ununuras jam
Se iam vi al ni aliĝos
Estos mondo kiel unu land'

Imagu riĉon sen posedo
Vi eble ne sukcesas tuj
Kial avidi aŭ malsati
En gefrata homaruj'?
Imagu ĉiujn homojn
Havantaj la mondon por ĉi-u hu

Vi eble nomas min revulo
Sed mi ne ununuras jam
Se iam vi al ni aliĝos
Vivos mondo kiel unu land'

Eksteraj ligoj

imagu.1504047382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)