Uzantaj iloj

Retejaj iloj


in-spir

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

in-spir [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
  
 +====== In-spir'​ ======
 +
 +^Kantas|[[Morice BENIN]]|
 +^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]|
 +^Tipo|traduko|
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Unue ne perdiĝu, unue ekkomprenu
 +Ni eraris longan tempon anonime, en multec'​
 +En abomena tempoflu',​ ofte kun terura tim'
 +Svarmis la insidoj laŭ la voj', premis malesper'​
 +Tute ne-antaŭvidite trafis nin tiu aĉa embusk'​
 +
 +Sed leviĝas son', kiu kreskas jam, sereniga voĉ'
 +Urĝas, ke vi iru plu,
 +Ke vi dediĉu vin al la fekunda voj'
 +Neniam tardas tro:
 +Jen la in', jen la spir', jen la... in-spir'​!
 +
 +Vi estas hom' kun vivinspir'​
 +Aŭroro ekprilumas vin
 +Vin ĉirkaŭas energi'​
 +Ekaperanta sub la vund'​... inspir'​!
 +Pri ĉio sur la vivovoj'​
 +Silentas vi en dolĉa mir'
 +Kiam krevas febla branĉ'​
 +Jen riĉe verva vivdezir'​... inspir'​
 +
 +Ŝi estas muzo en solec'
 +Spegulon turnis ĉi virin'
 +Observis kaŝe ĉe l' fontan'​
 +Vi preskaŭ ne rimarkis ŝin
 +Sed estis kiel rendevu'​
 +Ĝin antaŭ longe en sopir'
 +Aranĝis vi ja kun vi mem
 +Frenez-kuraĝa pluen-ir'​... inspir'​!
 +
 +Sed via voj' turmentas vin
 +Lacige pezas la krepusk'​
 +Sed venis hor' por vadi plu
 +La mondon ŝanĝi povas vi... inspir'​
 +Ekspluateblus vivofort'​
 +Sed vi ne estas komercist'​
 +La stelopluv'​ estas donac'
 +Por kiuj vojas pluen kun... inspir'​
 +
 +Kaj tiu muzo en solec'
 +Virinas plu kaj plu sen ĉes'
 +Kaj kiel fonto en dezert'​
 +Memorojn refreŝigas ŝi
 +Ĝis venas sekva pilgrimant'​
 +Perdinta ĉion kiel vi
 +Sed lasu ŝin ĉe ŝia font'
 +Ŝi restu ĉe la propra am'
 +Inspir'​... Inspir'​... Inspir'​... Inspir'​!
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* http://​www.tekstoj.nl/​esperanto/​kantoj/​ekzemploj/​inspiro.htm
in-spir.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)