Infanoj de Pireo

TekstoEo-klubo de Vroclavo (Polio)
MuzikoHadjidakis
Kantita deMelina MERKURI
Origina titoloΤα Παιδιά του Πειραιά

1. Denove komenciĝas tag',
Unu tag', dua tag', tria tag', kaj brilas sun'.
Sur la ĉielo pendas bird',
Unu bird', dua bird', tria bird', kantetas nun.
En suna kort' petolas bub',
Unu bub', dua bub', tria bub', multegaj jam.
Kaj tuje komenciĝas lud',
Unu lud', dua lud', tria lud', en suna flam'.

Refreno :
Ho, kiel estas bela sen komparo
Lazura greka maro kaj ĝia suna bord'.
Ho, kiel plaĉa nun estas infanaro
Kaj suno, kiu brilas, kaj krioj en la kort'.

2. Denove jam trapasis tag',
Unu tag', dua tag', tria tag', sed restis sun'.
Forestas jam la infanar',
La knabar' juna kaj knabinar' ne ludas nun.
En kort' nun komenciĝas am',
Unu kis', dua kis', tria kis', senpeka kis'.
De l'amo ekbruliĝas flam',
Foje jes, foje ne, foje jes, denove jes.

Refreno :
Donu feliĉon mateno greka bela,
Donu senmovajn birdojn kaj varmon de la bord'.
Ĉiam por ili la suno brilu hela,
Infane ili ludu en la ĉemara kort'.

  • infanoj_de_pireo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 13.08.2018 23:32
  • de goelano