Uzantaj iloj

Retejaj iloj


interkonsento

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Interkonsento

Por fari nian kantaron pli bela kaj unuanime aspekta, bv. sekvu ĉi konsilaron, kiam vi aldonas novan materialon.

Uzu etikedojn

Se vi aldonis novan kanton (ie en la kantaro), nepre aldonu minimume unu etikedon por aboca indekso, ekz. {{tag>litero_e}} por La Espero.

La-kantonomoj

Se kantonomo komenciĝas je “La”, Difinu abocan etikedon laŭ sekva vorto Ekz. “La espero” devas aperi en listo laŭ litero “E”.

Aŭtoroj

Se vi scias kiu verkis melodion kaj kiu tekston, unue nepre menciu tion. Se krome ekzistas iu notinda informo, bv. mencii ĝin.

Ŝablonoj

sekcioj FIXME
Ŝablonoj faras nian kantaron pli facile komprenebla kaj uzebla. Estas rekomendante novajn paĝojn krei laŭ la ĉi subaj ŝablonoj. Mem ŝablonoj estas ellaboritaj de vikiuzantoj, kaj se estas bezono ŝanĝi iun el ili, tion oni devas fari por progresigi la kantaron.

Listo de ŝablonoj

  • Refrenon unue subskribu per vorto Refreno: , se ripetiĝas kelkfoje, ekz.: Refreno, 2-foje: , kaj poste nur skribu >Refreno anstataŭ ripeti ĝin. Ekzemple:

<table border=0>
<td style=“background: yellow”>

Ŝi lumigis kandelon, vojon montris al mi.
Ekŝajnis voĉoj laŭ la koridor', dirantaj tion ĉi:

Refreno:

Bonven`al hotelo Kalifornia!
Tiu bela lok', tiu bela vok'.

</td>
</table>

  • Se iu(j) strofo(j) ripetiĝas kelkfoje, klinigu ilin kaj skribu post ili, ekz. (n-foje):

<table border=0>
<td style=“background: yellow”>
Mia kara amatin'
La-la-la-la
La-la-la (2-foje)
</td>
</table>

  • Aldonante akordojn menciu ilin nur unue kaj kun unua refreno. Se estas bezono mencii akordon kun diezo, ekz. F-, enmetu en duoblaj parantezoj, kiel ligo: Fdi|F-.
  • Se ekzistas iuj ligoj en la Reto rilate kun la kanto, metu ilin tielmaniere plej sube:

<table border=0>
<td style=“background: yellow”>

Eksteraj ligoj

</td>
</table>

interkonsento.1174055092.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)