Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Andrew Loog Oldham | |
---|---|---|
Esperanta teksto | Rogier HUURMAN | |
Esperanta plenumo | La VIPoj | |
Tipo | adapto | |
Originala plenumo | The Rolling Stones | |
Originala teksto | Mick Jagger, Keith Richards |
Por la konkurso Mondovizio, fine de la IJK 2020, la VIPoj verkis kaj registris tiun ĉi kanton tra la interreto. La kanto temas pri la frustriĝoj de interretaj kunsidoj.
Mi ne kaptas interreton
Mi ne kaptas interreton
Provas mi, tie ĉi, ĉu vifi’, kie ĝi?
Mi ne kaptas! Mi ne kaptas!
Mi moviĝas tra la dom’
La signalo unu streko nur
En la mano telefon’
Klarigante malfruiĝon
por teama renkontiĝo
Mi ne trovas, ho ho ho, ne ne ne
Nenie, ve
Mi ne trovas la ligilon
Mi ne trovas la ligilon
Serĉas mi, tie ĉi, la ligil’, kie ĝi?
Mi ne trovas! Mi ne trovas!
Nu, ĝi estis inter spam’
Mi instalu la programon jam
Jen nun estas sekva dram’
Mi ja testis mikrofonon
Sed mi ne aŭdas la duonon
Ni ne aŭdas, ho ho ho, ne ne ne
Sen sono, ve
Ni ne aŭdas vian voĉon
Ni ne aŭdas vian voĉon
Mutas vi, tie ĉi, via kri’, nur por vi
Ni ne aŭdas! Ni ne aŭdas!
Malfacilas komunikad’
Mi aŭskultas, legas, skribas ja
Sed apenaŭ rezultat’
Nur sukcesas konsenti pri la dat’
de sekva reta babilad’
Jam finiĝas, ho ho ho, ne ne ne
la tempo, ve