Uzantaj iloj

Retejaj iloj


intervidigxo_kun_la_kolonelo

Intervidigxo Kun La Kolonelo

Teksto kaj muziko de M. Ŝĉerbakov

Teksto

Venu, kolonel', vi ĝustas ĝis frenez',
Nigras pro maldormo kvazaŭ noktomez';
Nu do vin aranĝu, nur sen ĝen', mi petas,
Simple liberigu vin for de l' protez'.

Vin varmigos pipo kaj vigligos vin',
Plenas la pokalo je la or-fascin',
Do gustumu la trinkaĵon noblan, oldan,
Ŝajna amareco ne konfuzu vin.

Trinku ĝis la fund' kaj ek al la afer',
Morgaŭ komenciĝos la atak-infer',
Aĉaj kaj sencelaj buĉo kaj masakro -
Ankaŭ vin atendas morgaŭ ĉi mizer'.

Stabe oni disputaĉis kun fervor',
La ordon' detale pretas jam, sinjor',
Morgaŭ vi komandos - kaj la ĉen' ringiĝos:
L' regiment' pereos en atak' dum hor'.

Mil' da mortoj hore - rava ekzekut',
Por la bizaraĵoj stabaj sang-tribut',
Tio, vi konsentu, ne ridindas tute,
Aŭ, se angle mi parolu do - not good1.

El la diritaĵo sekvas sola ver':
Strikte ekskludendas el la ĉen' ĉener',
Ĝuste tial mi hodiaŭ vin alvokis,
L' vinon veneninte ĝuste por l' afer'.

Kion mi preventis kaj ĉu kun util',
Kies agoj previgeblas, kies stil',
Poste proparolos ni sed nun - adiaŭ,
Agas jam la tokso - larĝas la pupil'…

Bonan vojon, kara, ne akuzu min,
Sekvan gaston jam venigis la destin':
Multajn rendevuojn mi hodiaŭ fiksis
Kaj akceptos ĉiujn ĝis la pleja fin'…

  1. 'not good' - 'ne bone' (angle)
intervidigxo_kun_la_kolonelo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)