Uzantaj iloj

Retejaj iloj


iros_mi_en_jeto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Iros mi en jeto

MuzikoJohn DENVER
Esperanta tekstoHanso BECKLIN
Tipotraduko
Originala titoloLeaving on a Jet Plane
Originala plenumoJohn DENVER
Originala tekstoJohn DENVER

Pro la apero de la kanto en 1969, la zenito de la Usona milito en Vjetnamujo, ĝi estas forte ligita al tiu periodo en la Usona historio.

Teksto

Pakis mi valizojn, ĉiujn el
Jen pordo via, sub nokta ĉiel’
Vin veki devas mi por adiaŭi.
La ĉielo krepuskas en frumaten’
Taksio hupas post sia ven’
Forironte, moroza estas mi…

Refreno:
Min kisu, ridetu por
dolĉaj tagoj en memor’
Ĵuru al mi amon en forest’
Ĉar iros mi en jeto
Ne sciante pri onta reven’
kontraŭvole iros mi.

Tro da fojoj mi vin desapontis,
kapricojn sekvis, poste hontis
Promesas mi, ke tio ĉesis jam
Ĉie pensos mi pri vi
Ĉiun kanton kantos mi pro vi
Mi portos al vi ringon de la am’

Refreno

Jam temp’ estas por la forir’
Unu fojon kisu min sen detir’
Fermu palpebrojn, mi iros supren.
Revu pri venonta tago
Kiam iros mi ne sub la flago
Pri posta ĝojo, ne pri nun, tamen…

Refreno
iros_mi_en_jeto.1633737484.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)