Uzantaj iloj

Retejaj iloj


israelo_kantas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Israelo kantas

Modernaj kaj malnovaj israelaj kantoj en Esperanto.
Tekstoj de la samtitola kasedo
Eldonis A. WANDEL, JELI, Tel Aviv, 1982.

Teksto

Enkonduko

Tiu ĉi kantareto naskiĝis kiel akompana teksto al la samnoma kasedo. Tamen, ĝi havas ankaŭ propran meriton.
Ĝi arigas konatajn kaj ŝatatajn israelajn kantojn pri ĉiuj temoj, kaj el ĉiuj epokoj: en la unua parto (1-7) troviĝas kantoj pri ĉiutagaj kaj personaj temoj: amo, sopiro, ĝojo de l'vivo. Ili fontas el diversaj epokoj: ek de la tagoj de la renoviĝo de la hebrea lingvo (“Dum vespero aŭ mateno”, de nia “nacia poeto” Ĥ. N. Bjalik) ĝis la plej nova “Haleluja” - gajninto de la Eŭrovizio konkurso en 1980.
La dua parto (flanko B) konsistas el amkantoj de alia speco: amo de popolo al sia lando. Pluraj el ili estas ligitaj al nia longa historio de lukto por sendependeco kaj paco: “Finĝan'” - de la lukto por sendependeco en la kvardekaj jaroj, “Jerusalemo de or'”, kiu preskaŭ fariĝis himno en 1967, ĝis “La mielo kaj pikilo” kiu ligiĝas al la paco kun Egiptio, en 1982.
Espereble tiu eta kolekto fidele reprezentas la buntan israelan kanto-folkloron, kaj de la muzika vidpunkto, kaj de la etnologia.

A. Wandel

israelo_kantas.1363737842.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)