Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ivanovo



Ivanovo

Teksto
Muziko
Mikaelo Bronŝtejn

1980 - 2000.

Teksto

Tra l’ senfina Rusio
somero al Nord’ ne rapidas.
Papiliaj flugiloj ĝin portas
susure en vent’.
Sed freŝverde ridetas,
ridetas arbaroj kaj suno reridas,
leporetojn ĵetante al milda
postpluva silent’.
Tra l’ senfina Rusio
kampar’, iel-tiel semata
post subneĝa atendo ekspiras
lascive kun ard’.
Ripozanta ĉevoje,
ĉevoje lokul’ – vilaĝano malsata
akompanas la aŭton
per longa ebria rigard’.

Mia saĝa amik’,
ne admonu, ne moku min vane vi.
Estis landoj majestaj
en mia vagula destin’.
Sed veturas refoje,
veturas mi nun al Ivanovo
tra l’ Patrujo amata,
Patruj’, kiu amas ne min.

Estas ver’, ke Patrujon
kaj panjon ni mem ne elektas,
estas ver’, ke ne estas problem’
ofendita forir’,
sed la sentoj, la sentoj-serpentoj,
en niajn animojn enplektas
fadeneton de l’ amo,
tremantan ĝis lasta ekspir’.
Kaj plu iras somero,
portante varmeton al Nordo.
Nova caro retiras
la landon al starta lini’.
Papilioj ŝvebadas,
ŝvebadas aere en ama konkordo,
kaj nin gvatas ebrie
l’ Patrujo, amata de ni.

Mia saĝa amik’,
ne edifu, ne moku min vane vi.
Paradizas Parizo,
kaj vokas kun am’ Tel-Aviv’,
sed refoje veturas,
veturas mi nun al Ivanovo, –
al la urbo, al kiu direktas min
vojo de l’ viv’.

ivanovo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)