Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto/Muziko | Gyula KOLOZSVÁRY |
---|---|
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
MIDI | jam_la_foliar.mid |
Origina titolo: Lehullott az rezgőnyárfa ezüstszínű levele
Jam la foliar' arĝenta de l' tremoloj falas nun
Ĝin portadas spiro venta, spir' malvarma de l' aŭtun'.
Sur folio la sciigon de l' amata legas mi
Ho, adiaŭ kara, ho adiaŭ dolĉa,
Jam disiĝi devas ni. (2-foje)