Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jano_pasxtis

Jano paŝtis

Aŭtoromoravia popolkanto
E-tekstoA. Neužil
MIDIjano_pasxtis.mid

Teksto

/: Jano paŝtis bovojn tri — sur kampo :/
Jano paŝtis bovojn tri sur la verda trifoli',
sur la verda trifoli' — sur kampo.

/: Lin atakis el arbar' — sur kampo, :/
lin atakis el arbar' fremdrabista ĉasistar',
fremdrabista ĉasistar' — sur kampo.

/: „Vian jakon tuj al mi — sur kampo, :/
vian jakon tuj al mi donu, aŭ batalu vi,
donu, aŭ batalu vi — sur kampo“.

/: „Jakon mi nur donos for — sur kampo, :/
jakon mi nur donos for kun la sang' de mia kor',
kun la sang' de mia kor' — sur kampo!”

/: Furiozis nun batal' — sur kampo, :/
furiozis nun batal' ĝis de Jano mortofal',
ĝis de Jano mortofal' — sur kampo.

/: Lin senvivan kovras jen — sur kampo, :/
lin senvivan kovras jen bondora rozmaren',
bondora rozmaren' — sur kampo.

/: Kiu nur priploros lin — sur kampo, :/
kiu nun priploros lin? Paĉjo, panjo, karulin',
paĉjo, panjo, karulin' — sur kampo?

jano_pasxtis.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)