Uzantaj iloj

Retejaj iloj


je_l_reveno

Je l' reveno

Teksto Enrique CADÍCAMO
MuzikoJosé TINELLI

Teksto

“Ekstere noktas, multe pluvas,
ĉi tien venu” vi invitis
kaj ĉi invito min mildigis
samkiel mildas via voĉ'.
“Jen via glaso — ĝin donante —,
ni kune trinku, kara fraŭlo”
vi diris dume vi eklevis
la fajnan glason da likvor'.

Refreno:

La histori' ekripetiĝas
kara pupeto, milde blonda,
la sama am', la sama pluvo,
la sama, tiu sama cel'.
Memoru, pasis tuta jaro,
ni malkuniĝis eĉ sen larmo
sen teatremo, sen damaĝo
per saluto simpla nur
inteligenta de la du.

“Jen via glaso kaj denove
ni ambaŭ tostu je l’ reveno”;
buŝ' via ruĝa, incitanta,
gustumis gutojn da likvor'.
Kaj ĉesigante vian ploron
“vi apud mi restadu ĉiam”
al mi vi diris dum la pluvo
ekfluis kiel via plor'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Por la vuelta

¡Afuera es noche y llueve tanto!…
Ven a mi lado, me dijiste,
hoy tu palabra es como un manto…
un manto grato de amistad…
Tu copa es ésta, y la llenaste.
Bebamos juntos, viejo amigo,
dijiste mientras levantabas
tu fina copa de champán…

La historia vuelve a repetirse,
mi munequita dulce y rubia,
el mismo amor… la misma lluvia…
el mismo, el mismo loco afán…
¿Te acuerdas? Hace justo un ano
nos separamos sin un llanto…
Ninguna escena, ningún dano…
Simplemente fue un “Adiós”
inteligente de los dos…

Tu copa es ésta, y nuevamente
los dos brindamos “por la vuelta”.
Tu boca roja y oferente
bebió en el fino bacarát…
Después, quizá mordiendo un llanto,
quedate siempre, me dijiste…
Afuera es noche y llueve tanto,
… y comenzaste a llorar…

La historia vuelve a repetirse…
je_l_reveno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)