Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_alkohol

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Jen alkohol'

Muziko
Esperanta tekstoGunnar FISCHER
Esperanta plenumoLa VIPoj
Tipoadapto

La ideo venis dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra, Slovakujo. Tio praktike estis la estiĝo de la grupo La VIPoj. La tekston Gunnar verkis dum la SES, kie la grupo prezentis la kanton la unuan fojon. JoMo tiom ŝatis ĝin, ke li transprenis ĝin por sia koncerto unu tagon poste. Dum la Junulara E-Semajno (JES) 2012/13 en Naumburg/Saale (Germanujo) kaj la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2013 en Ostuni (Italujo), li prezentis ĝin denove.

Dum sia koncerto dum la JES, JoMo iomete variigis la tekston de la unua strofo: Li kantis: “Kiam mi iris kun la barelo” / “kaj sonis voĉo: al la diboĉo”.

La Okulvitroj kun Roĉjo prezentis la kanton dum la Junulara E-Semajno (JES) 2012/13. Surbendigo de tio aperis en la 86a elsendo de Varsovia Vento.

Teksto

Kiam mi iris
sur voj' sen celo
Jen supre brilis
blua ĉie-e-lo
Kaj diris voĉo
Nun sen ripro-o-ĉo:
Jen alkohol'
por ĉiuj ni

Refreno:
Alkohol', alkohol',
alkohol', alkohol', alkohol',
tien ĉi venis por ebriiĝi
pri Esperanto fajfas ni
tien ĉi venis
por ebrii-i-ĝi,
pri Esperanto fajfas ni

Drinkante ofte
mi iĝis sperta
Sed min turmentis
soif' deze-erta
Dum mi sopiris
iu voĉo di-i-ris:
Jen alkohol'
por ĉiuj ni

Refreno:

Mi mian glason
ŝirmis per mano
Kaj mi trinkis kvantojn
da ocea-a-no
La suno dronis
kaj ĉio bo-o-nis:
Jen alkohol'
por ĉiuj ni

Refreno:
jen_alkohol.1446642098.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)