Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_la_pafklik

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Jen la pafklik'

Teksto?
Muziko?
E-teksto?
KantasLa Pafklik

Teksto

joah
Katakana
h~~~
Platano
La Pafklik
Jeah
h~~~
Jeah
Alvenas ĉe la dorso
kaj rompas cervikon
Staras kiel urso,
provokas panikon
De ĉiuj elektitaj ni
estas unikaj
Deklaras militon
al ĉiuj skeptikaj
La popoloj alvokis
nin ĉar ni efikas
La mesaĝo per nia
rep’ amplifikas
Fakte kaj reale
mankas repon
enbutike
Do ni esprimas
esperanton
polemike
Repas por mono
ne por la plastik’
Sed ĉefe ni
muzikumas por la efik’
Forgesu ĉiujn aliajn
muzzieikojn
Nur aŭkultu niajn
mirindajn diskojn
Jen Platano, jen
mia lirik’
Mi tro ŝatas parolachi
sur elektronik’
Tranĉas la ritmon
kiel ŝuriken’
Sub haŭte dolore
iras ŝriken
Ni apenaŭ ekzistas
kaj ni jam estas klasik’
Konataj de Ĉinio ĝis
Afrik’
Frenezas ni, ĵus fuĝis
el klinik’
Kaj per niaj vortoj
vekiĝas la publik’
Jen murdistan teknikon
Kaj nun vi konas
la Pafkli…kon
vi konas la Paf…kli…ko………..n
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la….. Pafkli…..k’!

Jes ja, Katakana, jen
nomo mia
Kaj nun mi daŭros ne
haltigebla
Ĉar mi certe havas
multe da aferoj direndaj
Mi esprimu pri temoj
revoluciemaj
Jen sincera repaĵo en
mondo de fekuloj
Tempas ke la homoj
malfermu la okulojn
La kliko de la paf’ estas
jam puŝita
La mensogado estas nun
fuŝita
Mi estas la plej bona
en ĉiuj ĵargonoj
Mi malkombas
eĉ senharulojn per
ciklonoj
Ŝatata de ĉiuj inoj
tra kontinentoj
Dronas eĉ fiŝoj pro
rimaj torentoj
Ni faligas birdojn
per laŭta tertremo
Inter ĉiuj muzikoj
estas ni la kremo
Dum ni repas ni ne
ricevas salajron
Nur celas ni esperantie
eki fajron
Averto, alvenas
ni kamikaze
Enumas la kanton
sen perifraze
Rekte kiel aŭtoŝoseo ĝis
via kapo
Nia albumo, nur venonta
etapo
Fekigas ĉiam la konsti…pon
Kiel la VerdVarmĈilipipro
Ĉe ĉiuj koncertoj amasas
viktimoj
Ni foje troigas en niaj rimoj
Produktegas kiel mi estus
Vinilkosmo
Ni sendis konkurantojn al
la kosmo
Pafklik umas en ĉia
stilekzercoj
Ni unue ĉion elpensis
kiel la persoj
Atentu ĉar antaŭ
debati mi estas violenta
Kiel Snoop drogumas
kaj flugas kiel Clark Kent
Kiel vagado inter la
novulinaj kruroj
Mi malrapide elsendas
vin al plezuroj

Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!
Jen la Pafklik’!

Jen la Pafklik’!
Jen… la Pafkli……k’!

jen_la_pafklik.1249561479.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)