Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_sur_montar

Jen sur montar'

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloTam na horách
MIDIjen_sur_montar.mid

Teksto

/: Jen sur montar', :/
mi birdokanton konas,
jen sonorado sonas,
/: jen sur montar', :/
arbaro eĥon donas,
/: jen sur montár', :/
jen ĝojus mi.

/: Jen sur montar' :/
la facilventoj blovas,
la roso fali povas,
/: jen sur montar' :/
nubetoj sin flugmovas,
/: jen sur montar' :/
jen ĝojus mi!

/: Jen sur montar' :/
jen tie ĉio ridas,
nur belon oni vidas,
/: jen sur montar' :/
amiko kie sidas,
/: jen sur montar', :/
jen ĝojus mi!

jen_sur_montar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)