Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_via_mondo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Jen via mondo

TekstoWoody Guthrie
TradukoWouter Frank Pilger
KantasDuo Espera

Laŭ la melodio “This land is your land” …

Teksto

Refreno:

Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo estis grena valo:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen nia mondo…

Vagante, spurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo diris:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen nia mondo…

Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de l' oceano,
La suno dronis kaj iu voĉo sonis:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen nia mondo…

Jen vasta mond' por vi,
Jen vasta mond' por mi,
Jen vasta mondo por ĉiuj ni.

jen_via_mondo.1475070603.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)