Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jes_jes_jo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

JES, JES, JO

Teksto

<box right red 25%>

Platano kaj Emĉjo
</box>

(karaokeo precize)

•Platano•-Kaj nun vodko fluas en mia gorĝo, gekaraj
Por malsekaj okuloj vido ne estas tre klara
Preskaŭ nur Ĵubruv' kaj bigos' por mia stomak'
Por trovi, malkovri vivon de malmonak'

Festo la plej bona malkovro ekde sekso
Jen forgesado de problem' kaj eĉ de komplekso
Halo varsovia vent', amiko Irek
Podkasta intervju', metu “mic” sur “rec”

For de l'enuo ke la viv' estu Festo, Festo, senlima
Tutmonde de Telaviv', Budapeŝto ĝis Lima
JES Elli, Goŝka, Saŝka, Aga kaj Rufino
Jes ja… esperante ke neniam estu fino

•Emĉjo• Sub neĝo okazas nia festo jes ja
Klopodas ni ne droniĝi sub neĝo tro multa
Veninte per longa vojo trajna karavana sen fin'
Festas eljungiĝas seksperimentemulin'

Kio okazas ĉio ŝanĝiĝas ĉiĉeronante
Nun de korpo al korpo sangon ekbruligante
Seksperanturistino vagadas en la homa bazar'
Tion vi volis jam delonge, JES •1+2•-al la nova jar'

Reklamkondomoj ĉu vi havas nun viajn
Pro niaj trifoje amuziĝu umu ie ajn
Via seksa besto revelacias vian naturon
Dumjare vi subpremis, nun ek! •1+2•-en malpuron

•1+2•-Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo ĉar vi ne povas
Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo ĉar vi ne povas

•Platano•-Dank'al Emĉjo ne plu temas pri deprimo
Ni nur bezonas novajn klubaninojn
“Saluton kiel vi?” sufiĉas por nia ekzisto
Intermama ornamaĵo… kruco kun kristo

Kiam vi diris ke vi loĝas en Litovio
Jam pensumadis pri eblo iri al lito via
En serĉado de granda am' indas sin dediĉi
“You're my destiny” kiel Lionel Richie

Post lekado de komuna gumo ni fingrumas
Ho ve pro tim' de seksumado ŝi figraŭlas
Kiel solvi? Sen salivi pro vi slava virin'
Diboĉu kun mi ĝis la nokto nokto fin'

Klik klak bum molotovas nia koktelo
Pafklik memzorgas ŝi iris sole al hotelo
Eble ŝi romantikas kiel rozo de kataluno
Certe ŝin tedegis per piĉ' kaj kac' aludo

•Emĉjo•-En vintron por vi venis, kara mia kor'
Frostas la vento, ho kia malvarm'
Mi venis por vi multe pli ol por amor',
Profunde io tiklas min, kia stranga ĉarm'

Tra landoj ni trajnas al sonĝo komuna
Dum semajno travivas pli ol eĉ dum jaro
En tempo ne nuna, vetero belsuna
Neĝas en mian koron dum estas ni paro

Kio okazas nun? ho, kia diboĉul' !
Ne revu pri amo, en via vodka nebul'
Kiam vi revenos trinkejen, atendos jen
Nur por vi sambezona verva knabino sen ĝen'

Ek kaj JES kaj FESTO FESTO FESTO
Vi nun aliĝu vidu viajn emojn de besto
Kun Kvenĉjo kaj Emĉjo, Alekĉjo kaj Makĉjo
Vi ne iros rakonti pri ĉio al paĉjo

•1+2•-Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo ĉar vi ne povas
Jes Jes Jo kaj vi ne haltas
Jes Jes Jo ĉar vi ne povas

Eksteraj ligoj

jes_jes_jo.1264062309.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)