Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jokohamo_-_mi_decidis_mi_iros_al_uk

Jokohamo - Mi decidis, mi iros al UK

Teksto

Refreno:

Mi decidis, mi iros al UK!

Do vi aliĝu tuje, tuje tuj, vi gajnu rabategon de ili!

Jokohamo, “Joka amo”, suna klaro, ruĝa flamo…
Senegalo, naskas amon el la pac' vera!

Kaj ĉe vi volas mi vidi, milojn da homoj…
Kaj ĉe vi “Jokohan amon”!

Salutojn plurajn, variojn havas ni
se volas vi profiton vi renkontos tie ĉi…
Do jen Azio, Eŭropo, Afriko, Amerik'
bezonas nuran lingvon por profiti kun efik'
Do vi venu tute plaĉe, dum kongreso tute novas,
turni dekstren aŭ maldesktren
mondvizaĝon jen vi trovas…
Kaj krome ĉio estas pluraj renkontejoj:
ĉe haloj, prelegĉambre eĉ ĉe la necesejo…
Se vi volas koni iun iru ĉe la koridoro,
antaŭ vi trapasos homoj kiuj levas ja la koron!
El renkontiĝoj oni vidas flaman kanton,
komprene tutcerte kio estas Esperanto.

Refreno

Do vi profitu bone bone, do vi sekvu l' volon pri realiĝo!

Jokohamo, “Joka amo”, suna klaro, ruĝa flamo…
Senegalo, naskas amon el la pac' vera!

Kaj ĉe vi volas mi vidi milojn da homoj…
Kaj ĉe vi “Jokohan amon”!

jokohamo_-_mi_decidis_mi_iros_al_uk.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)