Uzantaj iloj

Retejaj iloj


juna_amo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Juna amo

MuzikoHeinr. BUNGART
Esperanta tekstoKarl GIEßMANN
Tipotraduko
Originala titoloSchön Elschen saß am Fenster

Teksto

Elinjo ĉe fenestro
Ekbrodis kun pasi';
Sur frunto ses bukletojn,
Sur ĉiu flanko tri.

Junulo amoarda
Alvenis kun graci';
Sur lipo ses haretojn,
Sur ĉiu flanko tri.

Jam baldaŭ plej fervore
Koketis li kaj ŝi;
Li markis ses kisetojn,
Sur ĉiun flankon tri.

La patro vidis tion,
Indigne diris: “fi!”
Ses donis al junulo,
Sur ĉiun flankon tri.

juna_amo.1366987944.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)