Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | popolkanto |
---|---|
E-teksto | Kálmán Kalocsay |
Origina titolo | Megöltek egy legényt |
MIDI | juna_vir_per_manoj.mid |
Juna vir' per manoj
De rabistoj mortis.
Kion havis, ili rabis,
Lin al Tisza portis.
Tisza ne englutis.
Sur la bordon ĵetis,
Fiŝkaptisto preteriris
En boaton metis.
Patro al li venas.
Kaj lin veki penas:
“Ho vekiĝu, ĉirkaŭprenu!”
Sed li ne komprenas.
La patrin' alvenas,
Kaj lin veki penas:
“Ho vekiĝu, ĉirkaŭprenu!”
Sed li ne komprenas.
Amatin' alvenas,
Kaj lin veki penas :
“Ho vekiĝu, ĉirkaŭprenu!”
Jen li ekkomprenas.
“Ne vekiĝi povas,
Mortis mi, violo!”
Miajn harojn, buklajn harojn
Gluas sang' al kolo.
Ĉu al mi farigos
Vi ebonan ĉerkon?
Ho farigos. mi farigos
Marmorŝtonan ĉerkon.
Ĉu vi min priploros
En knabina rondo?
Mi priploros, vin priploros
Antaŭ tuta mondo.