Uzantaj iloj

Retejaj iloj


junaj_idealistoj

Junaj Idealistoj

Kantas Dolchamar

Teksto

el koncerto

karaokeo

Al kreanto evoluu,
Prirakontu vian revon.
Urbon propran vi konstruu,
Al loĝantar' donu vivon.
Zorgu kiel pri florbed',
Nutru per propagand'.
Kun fervoro kaj kred'
Ĝi kreskas al plena land'.

Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj.

Resanigu per ole',
Satigu per fiŝ' kaj pan'.
Iĝas via grand-ide'
Monden duŝanta fontan'.
Al kreanto evoluu,
Efektivigu vian revon,
Universon vi konstruu,
Al homar' donu celon.

Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj.

Idealistoj neniam maljuniĝos

junaj_idealistoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)