Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jxaluzo

Ĵaluzo

Kantas Kore

Teksto

Frenezo, jen via vivdediĉo
Trempadi min en malfeliĉo
Ĉar vi nestas nun en mi
Vikiĝis la envio

Impulse keil best' en kaĝo
Mi pleniĝas per sovaĝo
Sen amikemo en spirito
Tuj formortas konfido

Frenezo, vi trapenetras min
Vundiĝis koro kaj animo
Mia viv' en mia mano
Ĉu kuraceblas ĉi malsano?

En via aĉa toksa fonto
Kreiĝas hipokrita mondo
Kaŭzo de l' simptomo
Elŝprucu via vomo

Frenezo, vi estas daŭra ĝeno
Plenigas min per la veneno
Mia mem' ne restas sam'
Vi haltu, troas jam

Vi, frenezo, naskiĝis de fantomo
Vi, frenezo, patrino de malbono
Vi, frenezo, floro de demono
Vi, frenezo, forfluu via nomo

Frenezo, ĉi psika sombra sorto
Signas malforton
Ja estas ama energio
Por deturni min de vi

De via nigra amara bildo
For de via kaptilo
Sed mia viv' en via mano
Ĉu kuraceblas ĉi malsano?

Frenezo, vi estas daŭra ĝeno
Plenigas min per la veneno
Mia mem' ne restas sam'
Vi haltu, troas jam

Vi, frenezo, naskiĝis de fantomo
Vi, frenezo, patrino de malbono
Vi, frenezo, floro de demono
Vi, frenezo, forfluu via nomo

Vi, ĵaluzo! Vi ĵaluzo!
Vi, Ĵaluzo, floro de demono
Vi, ĵaluzo, forfluu via nomo

Ĵaluzo, vi trapenetras min
Vundiĝas koro kaj animo
Mia viv' en mia mano
Ĉu kuraceblas ĉi malsano?

Eksteraj ligoj

jxaluzo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)