Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jxambalaja

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ĵambalajo

Kantas JoMo

Teksto

Saluton, Ĵoe, venu kun ni sur bajuo
Venu kun ni en boato sur bajuo
Kaj Ivon', la plej bela, nin atendas
Ni festumu en boato sur bajuo.

Ĵambalajo, jam Luiziano festos
Ĵambalajo, post amuzo ĝojo restos
Plenigu ĵaron, prenu gitaron, ni ĉeestos
For l' enuo, gajos bruo sur bajuo.

Antaŭ la pordo oni parkas la limuzinojn
Kaj en salono oni dancigas la knabinojn
Iŝi nomiĝas “Ies Cajun Belles, c'mon Madomoiselle!”
Kaj Ivon' de Uson' la plej ĉarmas.

jxambalaja.1446642198.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)