Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kaj_tiel_plu-kanto

Kaj Tiel Plu-Kanto

S.Vajnblat

Teksto

Ho, ĉarmulin'
De mia kor',
Vi kun obstin'
Ne kuru for!
Atendas nin
Ĉiela blu',
Mi amas vin
Kaj tiel plu.

Refreno (2-foje):

Mi revis kaj suferis,
Al vi mi telefonis,
Sed vane mi esperis,
Sed vane vortoj sonis.

Min vokas nun
Mirakla tag',
Karesa sun',
Belega lag',
Odor' de pin'
Kaj birda bru'.
Mi amas vin
Kaj tiel plu.

Refreno

Al vi pri l' sent'
Fabelos ond',
Kaj kantos vent'
Pri la renkont'.
Esperas ĝin
Mi kun persist',
Ĉar amas vin
Esperantist'.

Refreno
kaj_tiel_plu-kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)