Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kandelo_en_la_vento

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kandelo en la vento

Teksto/MuzikoElton JOHN
E-tekstoRalph HARRY

La kanto pri Diana.
Adaptita el Candle in the wind, verkita el fruaj '70aj jaroj honore al filmstelulino Marilyn Monroe.

Teksto

Adiaŭ, Anglia rozo.
por ĉiam kresku en niaj koroj.
Vi estis la gracio kiu sin metis
kie vivoj deŝiriĝis for.
Vi alvokis nian landon,
kaj vi flustris al sufera hom'.
Nun vi estas ĉielan',
per steloj legiĝas via nom'.
Kaj ŝajne vi vivis vian vivon
kiel kandelo en la vent':
neniam velkante kun sunsubir'
kiam la pluv' ekfalis lente.
Kaj viaj paŝoj ĉiam alvenos,
sur la plej verda Angla mont';
via kandel' forbrulis longe antaŭ
ol foriros la renom'.
Ĉarmegon ni perdis;
nun senrida taga spac'.
Ĉi-torĉon ni ĉiam portos
por la orinfano de nia naci'.
Kaj spite al penoj,
la ver' nur portas larmojn;
vortoj ne povas esprimi
la ĝojon vian tra la jaroj.
Adiaŭ, Anglia roz',
el lando perdita sen via anim',
al kiu mankos via flugkompat'
pli ol vi iam scios.

kandelo_en_la_vento.1265500017.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)