Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanteto

Kanteto

Esperanta tekstoJan Van SCHOOR

Teksto

Kison sur la ruĝa buŝ' de
mia ĉarma amatin'
estas multe pli bongusta
ol mielo, ol ŝaŭmvin'.

Dum ni kisas, nia buŝo
tuŝas sin nur dum moment',
kvazaŭ du florantaj floroj
skuetataj de la vent'.

Ĉiam ni ŝirmitaj estas
kontraŭ ĉiu homokul',
ni ne ŝparas niajn kisojn
kiel monon avarul'.

Unu kison je l' renkonto,
unu kison je l' forir',
inter ambaŭ milionon
interŝanĝas ni sen spir'.

kanteto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)