Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanteto_de_turistoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kanteto de turistoj

Originala Teksto
Muziko
Aleksandr Suĥanov
Esperanta tekstoVladimir MININ
Tipotraduko

Kanto el rusa kinofilmo “Kaj la aŭroroj ĉi tie kvietas”, Sovetio, 1972.

Teksto

Nova impet'
De endormiga nokta bard':
Ĉe lignofajr'
Brilas okulrigard'.
Ventis ĝis lac'
Kune kun kanta aminklin'
Eble kun cel'
Ie serĉadi vin.

Estus ja bon'
Vagi en mondo laŭ hazard'
Al fora land'
Por glaciiga hard'.
En pimpa lok'
Mi renkontiĝas kun tumult',
Sed kial do
Vi mankas inter mult'?

Mi serĉu vin
Kaj plu vin sekvu laŭ la voj',
Eĉ dum jarcent'
Mi ne rezignos. Hoj!
Mi trovos vin
Por la sincera amkonfes'.
Mi certas ja
Sen ajnaj duboj. Jes!

Eksteraj ligoj

kanteto_de_turistoj.1491843959.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)