Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kantetoj_laux_la_melodio_de_frat_jakobo



Kantetoj Laŭ La Melodio De Frat' Jakobo

Vd. ankaŭ Frat' Jakobo, Frato Jako.

Esperanto Kiel Ond'

Esperanto,
Esperanto
Kiel ond',
Kiel ond'.
Sonu pri ĝi kanto
Sonu pri ĝi kanto
Tra la mond',
Tra la mond'.

Per okuloj

Per okuloj, per okuloj
Vidas ni, vidas ni.
Vidas per okuloj, vidas per okuloj,
Vidas ni.

Per oreloj … aŭdas ni …
Per la nazo … flaras ni …
Per la buŝo … kantas ni …
Per la mano … skribas ni …
Per la gamboj … kuras ni …

Oni montru per unu aŭ du montrofingroj la koncerna(j)n objekto(j)n.
Laŭ Jon Rømmesmo; iom modifita. El: http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.htm

Eta raŭpo

Eta raŭpo, eta raŭpo,
Venas jen, venas jen,
Grimpas sur Christina, grimpas sur Christina,
Iras for, iras for.

Oni montru per la manoj la rampadon de la raŭpo. Kiam oni kantas la vortojn “grimpas sur …”, oni tiklas la infaneton, montrante la supreniradon; poste la raŭpo iras suben.

Laŭ germana infankanteto. El: http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.htm

Urso bruna

Urso bruna, urso bruna
Estas mi, estas mi.
Bruna kaj malgranda, bruna kaj malgranda
Estas mi, estas mi.

La unua (kaj plej simpla) kanto el la kompaktdisko kun la kantoj de la Urso-Kurso. El: http://www.u-matthias.de/kulturo/kantoj.html

Melodio literumita

C-dur (C-majxor)
4/4 cdec|4444|cdec|4444|
efg |442 |efg |442 |
gagfec|888844|gagfec|888844|
dg↓c |442 |dg↓c |442 ||

La simbolo g↓ signifas, ke la sono “g” estas en la malpli alta oktavo (=okto).'

Tonsilaboj

#Frat Jakobo <Absolute, C-dur, 1:, GM, Violin>
DoReMiDo DoReMiDo
MiFaSoo MiFaSoo
SoLaSoFaMiiDoo SoLaSoFaMiiDoo
ReSODoo ReSODoo
#.
kantetoj_laux_la_melodio_de_frat_jakobo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)