Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_krokodilo_gecxjo

Kanto De Krokodilo Gecxjo

Muziko de V.Ŝainskij, teksto de A.Timofejevskij, traduko de N.Cvileneva
Konata rusa infana kanto.

Teksto

Cm
Tra flaketoj brilantaj
G7
Kuru preterpasantoj,
Cm
Fluu akvo per forta river'!
C7
Sed neniu konjektas,
Fm
Kial tia mi estas -
Cm G7 Cm
Tiom gaja dum pluva veter'.

Refreno:

G7 Cm
Ludas mi la harmonikon,
Fm Eb
Min neniu timas nun,
Fm Cm
Ja en jaro naskiĝtago
Db G7 Hm
Estas unu nur!

Eble venos sorĉisto
En la helikoptero,
Esperante parolos kun mi,
Naskiĝinton gratulos
Kaj nenion postulos,
Ion dolĉan donacos al mi.

Refreno

Video

Registraĵo de la kanto prezentita dum jubilea ĉambra koncerteto en Irkutsk la 26an de julio 2012.

Noto: kvankam originale la kanto estas en Cm, en la video ĝi estas prezentita en Hm.

kanto_de_krokodilo_gecxjo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)