Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_la_rekta_vojo

Kanto de la "Rekta Vojo"

MuzikoFlandra melodio
Esperanta tekstoJuul KARNAS

Kanto de la Antverpena grupo esperantista “La Rekta Vojo”.

Teksto

Eksonu dum kunvena ĝoj' - la ĝoj' -
la kanto de La Rekta Voj' - la voj' -

Plengorĝe ni kunkantas ĝin,
raviga estas ĝia fin:
“La ĝoja Rekta Voj'!”

Parolas ni pri nia bal', - la bal' -
tutplena estas la pokal', - pokal' -
Dancantoj malplenigas ĝin,
je sukcesplena, bona fín'
por nia “Rekta Voj' ”!

Kasisto nia, je l' honor' - honor'
de nia grupo, kaptas for, - ja for
la monon, lia la idol'
enigas ĝin en monskatol'
de nia “Rekta Voj'!

kanto_de_la_rekta_vojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)