Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_solvejg

Kanto de Solvejg

MuzikoEdvard Grieg
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipoadapto

Teksto

Ĉu vintra neĝ' fandiĝas,
printempo pasas for,
Ĉu velkas la somera
kaj la aŭtuna flor',
Kun pacienca koro
fidele tie ĉi
En amo kaj sopiro
vin atendadas mi.

Preĝadas mi, ke Dio
vin ŝirmu en danĝer',
Sed se la sort' kunigos
nin ne plu sur la ter',
Kun pacienca koro
plu atendados mi,
Ĝis Dio unuigos
eterne nin ĉe si.

kanto_de_solvejg.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)