Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_pri_felicxo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Kanto pri feliĉo

TekstoL. Derbenjov
MuzikoA. Zacepin
E-tekstoPaŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Kanto el la filmo “Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion”.

Teksto

La feliĉ' al la pord'
Frapis senaverte.
Ĉu al mi? Kia sort'! -
Kredas mi necerte.
Sen destin', sen fascin'
Mia viv' zigzagis…
Diru do en la fin',
Kie vi misvagis?

Refreno:

Jen subite knaris la pord' -
Ĉion mi komprenis sen vort'.
L' tutan vivon ja luktis mi
Por ĉi renkontiĝo kun vi.
Spertis mi pri perd' kaj dolor',
Sed akceptis ĉion sen plor'
Ĉion, kion ni perdis for,
L' viv' al ni kompensos!

Tamen se la feliĉ'
Veni ne rapidos,
L' homo sen disreviĝ'
La futuron fidos.
Kun esper' al prosper'
Ĉiam strebi gravas -
En la viv' eĉ sufer'
Iun sencon havas!

Refreno

Eksteraj ligoj

kanto_pri_felicxo.1249970011.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)